Tepanekoj

Tepanekoj
popolo • izolita homa grupo
Antaŭkolumba Ameriko
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Detalo de la Kodekso Azkatitlan en kiu aperas la glifo kiu reprezentas la popolon tepaneka, kie super la glifo "calli" (domo) aperas la glifo "tetl" (ŝtono).

La nomo Tepanekoj, aŭ en hispana Tepanecas, estas derivaĵo de la vera loknomo kiu korespondas laŭ ties origina-mita devenloko, nome Tepanohuajan "nome la pasejo", nomata ankaŭ Tepano kies loknomo koresponda estas tepaneca (tl). Ideografie ĝi estas reprezentata per ŝtono, de tie oni kredas ke ties etimologio devenas el Tepan "sur la ŝtonoj".[noto 1] Ties teritorioj konkeritaj estis nomitaj Tepanekapan "tero de la tepanekoj" (laŭvorte "super la tepanekoj").

Tepanekoj, tiele, estas la nomo de antaŭhispana popolo, de deveno de ĉiĉimekoj, kiu instaliĝis en la Baseno de Meksiko meze de la 12-a jarcento.

Laŭ la tradicio kolektita de diversaj historiistoj, la tepaneka popolo estis unu de la sep triboj kiuj komencis la migradon el Ĉikomoztok (en naŭatla, “en la sep kavoj”; loko pri kies situo ne estas certo. Dum meze de la 20-a jarcento la ĝenerala opinio estis ke ties loko estis en la aktuala arkeologia areo de La Quemada, en la meksika subŝtato Zacatecas, la opinio de postaj esploristoj situis ĝin en la norda parto de la Baseno de Meksiko, aŭ en direkto al la antikva Tula, eĉ specife sur la monteto konata kiel Ĉikonauhtla, sude de la valo de Teotihuakan). Al la tepaneka popolo korespondiis, verŝajne pro ties milita kapablo, unu el la plej bonaj zonoj, kie ili fondis Azkapotzalko, nome la ĉefa altépetl de la teritorio dominita de tiu tribo, konata kiel Tepanekapan.

Je la alveno de la hispanoj al la Baseno de Meksiko, la tepaneka popolo troviĝis submetita de la Triopa Alianco estre de Tenoĉtitlano, kaj ne sukcesis resti kiel etna grupo, kaj oni havas ties referencon nur tra la antaŭhispana tradicio montrita en diversaj kodeksoj kaj dokumentoj kolektitaj de historiistoj de Nova Hispanio.
Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/> ne estis trovita; $2


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search